Herbert Richard WEHNER (naskiĝinta la 11-an de julio 1906 en Dresdeno, mortinta la 19-an de januaro 1990 en Bonn) estis germana politikisto, eksa komunisto kaj grava postmilita socialdemokratulo.
Estante iama membro de la Komunista Partio de Germanio inter 1927-42 li aniĝis al Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) en 1946. Li servis kiel federacia ministro pri ambaŭgermanaj aferoj inter 1966 kaj 1969 kaj prezidanto de la socialdemokratia frakcio en Bundestag ĝis 1983. Dum lia deĵoro bundestag-a inter 1949 kaj 1983 Wehner iĝis fama pro sia morda retoriko kaj malkutima stilo, ofte ĵetante personajn insultojn kontraŭ parlamentanoj kundisputantaj. Li tenis la rekordon pri oficialaj cenzuroj (inter 77 kaj 79) aljuĝitaj fare de la parlamentestro.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search